Turkia sito
Turkia sito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Turkia sito, masklo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sitta kruperi (Pelzeln, 1863) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Turkia sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi estas endemismo en Turkio kaj Kaŭkazo.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas nemigranta birdo. Ĝi loĝas en Turkio (laŭ marbordo, en centro de la Anatolia plato ne loĝas), Rusio kaj Kartvelio (sur okcidenta Kaukazo). En Eŭropo estas sur insulo Lesbo malgranda populacio (ekde 50 – ĝis 200 paroj). Specio vivas kutime en supermara alteco 1.200 m, 1.700 m, sed troviĝas en 2.400 m. s. m. Sur Lesbo la birdo vivas ĉirkaŭ en 200 m. s. m. Ĝi vivas en pinarbaroj (malgrandazia pino), je Kaŭkazo en piceaj, abiaj, cedraj ankaŭ juniperaj arbaroj inter 1.000 m. s. m. kaj 2.000 m. s. m.
Nutrado
[redakti | redakti fonton]Ĝi manĝas insektojn, semojn. Flugkaptanta.
Vivmaniero
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas kapablecon, kiel aliaj sitoj - grimpi "kaposuben" sur la trunkoj de arboj. Dum vintro kun aliaj birdoj kreas „vintrajn birdarojn“ simile, kiel eŭropa sito kun paruedoj.
Nestado
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas teritoriema birdo kaj nestumas simile kiel aliaj sitoj en kavoj de trunkoj. Sed malsame de ili, ĝi povas ĉizi nestkavon en mola (putrita) ligno. Argilo ne estas uzata per ĝi por malgrandigi enflutruon. Ino demetas de 5 ĝis 7 ovojn.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Estas iomete malgranda ol Eŭropa sito. (Grandeco kiel Kabila sito, pli granda ol Korsika). Ĝi estas grizblua supre kaj sube blankeca kun ruĝeca brusto, malkutima inter sitoj. Ĝi havas nigran fruntan duonkronon sur la kapo (malsame kiel Korsika sito) tre markitan disde la resto de la kapo kaj nigran traokulstrieton ne tiom markitan kiel ĉe aliaj sitoj. Inter ili super okulo estas blanka pli larĝa supraokula strio. Sub vosto ĝi havas du-koloraĵon kaj je la fino de vosto blankajn vost-punktojn. Ino estas simile kolorigita kiel virbirdo, sed ne tiom kolora.
Voĉo
[redakti | redakti fonton]Ĝia voĉo konsistas el trinotaj partoj kaj ankaŭ partoj de du alternaj tonoj.
Rilatoj
[redakti | redakti fonton]Tiu palearktisa specio estas parenca kun aliaj "supercilaj" (havantaj blankajn superokulajn stripetojn) sitedoj - S. ledanti, S. whiteheadi, S. canadensis, S. vilosa kaj S. junanensis.
Stato de endanĝero
[redakti | redakti fonton]En Turkio konstruado de turistaj centroj laŭ marbordo detruas ĝian vivmedion simile kiel ĉe aliaj specioj ĉirkaŭ Mediteraneo.
Libroj
[redakti | redakti fonton]- Tits, Nuthatches and Treecreepers, Harrap and Quinn, (angle) ISBN 0-7136-3964-4
- The Nuthatches, Erik Matthysen, Academic Presss 1998, (angle) ISBN 0-85661-101-8